Estas komuna aliĝilo por RETOSO kaj la Virtuala Kongreso. Aliĝante al unu el ili vi havos aliron ankaŭ al la dua!
Iru al la retejo de la Virtuala Kongreso por aliĝi. Se vi havas demandon, bonvolu kontakti nin ĉe retoso.tejo@gmail.com, aŭ en la telegramgrupo.
Ĉu mi devas pagi por ĉeesti Retoson?
Se vi jam estas membro de TEJO/UEA, Retoso estas senkosta por vi! Do estas neniu obstaklo por ke vi aliĝu tuj 🙂
Mi ne estas membro de TEJO/UEA kaj volas ĉeesti Retoson. Kion mi faru?
Se vi ne jam estas membro de TEJO/UEA, ne maltrankviliĝu! Vi aŭ povas unue membriĝi kaj poste aliĝi Retoson, aŭ vi povas pagi 50 € por nur ĉeesti Retoson sen membriĝi. Tamen ni atentigas, ke ĉiam estos malplikosta membriĝi.
Kiel mi povas iĝi membro de TEJO?
Membriĝi al TEJO kaj do havi senpagan aliĝon al Retoso estas facile, ĉar sufiĉas sekvi la instrukciojn en la paĝo https://uea.org/alighoj/alighilo.
Jen ankaŭ video kun la instrukcioj por aliĝi: