Tyron Surmon estas la ĉeforganizanto de Retoso, kaj venas de Britio. Li lernis Esperanton en 2015, kaj rapide tro enprofundiĝis en Esperantujo – interalie iĝante la vicprezidanto de TEJO. Li helpis organizi la unuan Retoson, kaj esperas ke la dua numero estos egale bona!
Lenka Doškářová estas TEJO volontulo de Ĉeĥio. Ŝi ĝuas siajn lastajn monatojn en Roterdamo. Krom alie ŝi helpas pretigi ĉi-jaran Retoson zorgante pri la retejo.
Ĉu vi? Ni daŭre serĉas kunlaborantojn por helpi la organizadon. Se vi tion emas, kontaktu nin!